Ĉelskeleto
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/FluorescentCells.jpg/300px-FluorescentCells.jpg)
La ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo. Ĉelskeleton konsistigas filamentoj aktinaj, mikrotubetoj tubulinaj kaj intermezaj filamentoj.
La radiko "skeleto" estas erariga, ĉar:
- la komponantoj de la ĉela "skeleto" estas konstante renovigataj per polimeriĝo.
- la movaj fortoj de la ĉelo originas en la ĉelskeleto, kiu pli similas al muskularo.