Hipoĥondrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honoré Daumier:
la homo sin imaginanta malsanulo

Hipoĥondrio (greke ὑποχόνδρια: "areo sub la ripoj") estas psika, en siaj sekvoj ofte psikosomatika malsano, kiu priskribas konvinkon de personoj havi certajn severajn korpajn malsanojn, kaj la timegon de tiuj personoj pri malsaniĝo, kvankam medicine tiaj korpaj malsanoj ĉe la pacientoj neniel konfirmeblas. Esence temas pri specifa subgrupo de paranojo.

En ĉiutaga lingvouzo ankaŭ pli mildaj formoj de tima rilato al la propra korpo kaj ties funkcioj, kies minimumajn ŝanĝiĝojn la koncerna persono interpretas kiel indikoj por komenciĝanta malsano, nomiĝas hipoĥondrio, kvankam tiaj kondutoj de nur milda formo laŭ la fako psikiatrio ne plenumas la kriteriojn por psika malsano.

La vorto referencas al la fama klasika teatraĵo de Molière "Le Malade imaginaire" pri hipoĥondriulo. Multaj sanuloj opinias, ke hipoĥondriulo simple sentas ian avantaĝon imagi sin malsana, kvankam la persono vere estas tute sana. Verdire tamen hipoĥondriuloj laŭ la psikiatra difino objektive suferas je doloroj kaj aliaj misperceptoj, kvankam la malsano opiniata baza por la simptomoj ne troveblas ĉe ili. Tipe la koncernatoj jam vizitis multajn kuracistojn kaj insistis pri multaj medicinaj ekzamenoj kaj intervenoj, kiuj eble havis damaĝajn flankefikojn, sed ne kuracis la simptomojn.

La unua medicinisto, kiu difinis la malsanon (kaj kreis la vorton), estis la antikva greka kuracisto Galeno el Pergamo.