Mem-replikiĝo de DNA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nukleataj acidoj respondas pri unu el la plej esencaj funkcioj de vivantaj organismoj, la stokado kaj transdono de hereda informo.

Homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomo]j. Iuj regionoj de la kromosomoj entenas koditajn informojn bezonatajn por la sintezo de specifaj proteinoj. Ĉi tiuj koditaj regionoj nomiĝas genoj.

La nombro da genoj en la struktura unuo de organismo varias laŭ la tipo de organismo. Ekzemple, viruso, la plej malgranda strukturo konata kiel portanto de genetika informo, supozeble enhavas kelkajn ĝis kelkcent genojn. Bakteria ĉelo, kiel kojlobacilo, Escherichia coli (E. coli) (La "Esperanta Medicina Terminaro" uzas Eŝeriko, la esperanta formo de la supre donita latina nomo.) enhavas ĉirkaŭ 5000 genojn. Sed homa ĉelo enhavas inter 30 000 kaj 35 000 genojn.

La duopa helica strukturo proponita por DNA liveras la unuan akcepteblan klarigon pri la mem-replikiĝo de DNA.

  • Mem-replikiĝo - Procezo:

Mem-replikiĝo de DNA estas la procezo per kiu DNA estas kopiata, t.e. -- duplikatoj produktiĝas.

Mem-replikiĝo necesas por ke ĉiu tiel nomata "filina ĉelo" havu kompletan aron da genoj identan kun la aro en la patrina ĉelo.

La mekanismo de replikiĝo koncernas la malvolviĝon de la duopa helico.

  • ŝablono

Ĉiu apartiĝinta filamento de la DNA servas kiel ŝablono, aŭ modelo, sur kiu komplementa filamento, identa kun la antaŭa partnero, povas esti konstruita.

Estas la pariĝaj ecoj de bazoj kiuj trudas al la nove formiĝinta komplementa filamento ke ĝi estu identa kun la antaŭa partnera filamento. Ĉi tiuj bazoj estas partoj de la nukleotidoj kiuj venas el la likva medio ĉirkaŭ la origina DNA en la ĉela nukleo.

  • nukleotida rezervujo

Tia fonto de nukleotidoj en ĉirkaŭa medio nomiĝas nukleotida rezervujo.

Ĉi tiu kontinua procezo daŭre konstruadas du duopajn helicojn de DNA (filinajn molekulojn) por ĉiu antaŭekzistinta duopa helico. Mem-replikiĝo probable komenciĝas tuj kiam la helico ekmalvolviĝas, kaj probable ne finiĝas ĝis la malvolviĝo estas kompleta.