Ĝardenrostilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝaŝliko preparata sur ĝardenrostilo

Ĝardenrostilo estas braĝujo, aparato instalita en plezurloko por rostadi sur braĝo (lignokarbo). Ofte ĝi estas aĵura mallonga kesto kun kruroj. Por rosti viandopecojn oni trapikas ilin per rostostango aŭ metas sur kradrostilon kaj poste tenas sur la ĝardenrostilo.

Kiel kuirilo ĝi permesas kuiri ekster domoj tiele ke la elironta fumo ne ĝenos internajn ĉambrojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]