Dezső Végh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÉGH Dezső (ve:g) estis hungara redaktoro, vicurbestro naskita en Nadjvarado la 19-an de novembro 1882 kaj mortinta en Debreceno la 13-an de marto 1953.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Végh kiel firmaopentristo, ŝmirfarbista helpinto travojaĝis en Okcidentan Eŭropon. Pro sia kontraŭmilitismo en armeo 21jare li estis malliberigita por du jaroj. En 1905 li iĝis ano de la Hungara Sociala Demokratia Partio en Nagyvárad. En 1907 li aliĝis al anarkiistoj direktite de Ervin Batthyány, poste li iĝis unu el redaktoroj de la gazeto de András Áchim aperinta en Békéscsaba (Paraszt Újság). En 1909 li translokiĝis al Kolozsvár, kie li kunrilatiĝis kun Béla Kun. En 1913 li aperigis kontraŭmilitistan flugfolion titolitan Miért kell küzdeni a hadsereg ellen? (Kial devas lukti kontraŭ la militaro?) sub pseŭdonimo Kárpáti, tial li estis malliberigita por ses monatoj. Li rifuĝis el la unua mondmilito kaj por 29 monatoj li vivis en neleĝeco, dum kiu li partoprenis la kontraŭmilitan movadon. En 1917 oni kaptis lin kaj malliberigis post unu jaro kaj duono, sed oni sendis lin al militservo. Tiam li konatiĝis kun junuloj kontraŭmilitistaj de la Galilei Kör kaj denove oni malliberigis lin. En novembro 1918 li partoprenis la fondadon de la hungara komunista partio. En februaro 1919 li aperigis la gazeton Nagyváradi Vörös Újság. Dum la hungara konsilantara respubliko li estis ano de direktorio kaj akuzkomisaro de la revolucia tribunalo en Nagyvárad. En la ruĝa regimento li fondis en Bihar la gazeton Bihari Vörös Újság. En 1920 oni kaptis lin kaj kondamnis je tri jara malliberejo. En 1933–34 li fondis revuon en Debreceno titolitan A Mi Utunk. De marto 1945 ĝis 1947 li estis vicurbestro de Debreceno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]