Soldanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soldanelo (Soldanella) estas genro el planta familio primolacoj kun malaltaj, plurjaraj alpaj herboj, le kiuj la plej ŝatata specio (S. pulsatilla) havas renformajn foliojn kaj violkolorajn, funelformajn florojn, kiuj en la naturo aperas en degelanta neĝo.

Laŭdire la etimologio de la nomo reiras al la itala monero soldo, al kiu similas la folioj de la planto.


Soldanelo estas plurjara rampa herbo (Convolvulus soldanella) el la planta familio konvolvulacoj, kun renformaj brilglataj, malhele verdaj folioj kaj grandaj, palruĝaj floroj. Ĝi kreskas en sablaj lokoj.