Palacoj en Wallenstein-strato
Aspekto
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malgranda Kvartalo > Palacoj en Wallenstein-strato < Turismo
Palaco en la Wallenstein-strato (Valdštejnská ulice):
| Foto | Nomo de palaco | Priskribo |
|---|---|---|
| La Fürstenberg-palaco | Hodiaŭ pola ambasadejo, estas baroka konstruaĵo en Prago el la jaroj 1743-47 kun bela, terasmaniere altiĝanta ĝardeno. | |
| La Kolovrat-palaco | Nun-tempe Ministerio por instruado kaj kulturo, barokstila, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1780, realigita de I. Palliardi. | |
| La Pálffy-palaco | Baroka konstruaĵo el la dua duono de la 18-a jarcento kun bela terasĝardeno kaj pordego ekipita per sunhorloĝo. | |
| La Ledebur-palaco | Ĝi estas verko de I. Palliardi el la fino de la 18-a jarcento, en baroka stilo. Al la palaco aliĝas tre vidinda terasa ĝardeno kun logio "salla terrena" (de J. Santini - komenco de la 18-a jarcento); la ornamaro revokas rememoron pri la elfosaĵoj el la malnovromanaj urboj Pompei kaj Herculaneum. |