György Kese
Aspekto
| György Kese | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 6-an de novembro 1906 en Moftinu Mare |
| Morto | 27-an de novembro 1977 (71-jaraĝa) en Kluĵo |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | ginekologo |
György Kese laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kese György (pr. keŝe djeordj) estis rumania hungara kuracisto, ginekologo naskita en Nagymajtény la 6-an de novembro 1906 kaj mortinta en Kluĵo la 27-an de novembro 1977[1][2].
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Kese apartenis al la hungara minoritato en Rumanio inter 1920-1940 kaj depost 1945. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en Satu Mare en 1925, poste li diplomitiĝis en la Universitato de Kluĵo (1931). Post la diplomo li laboris en la Kliniko pri Ginekologio. Baldaŭ lia rango altiĝis, inter 1940-1944 li estis ĉefkuracisto kun instrua rango docento. Li esploris la rolon de sekshormonoj kaj la reciprokinfluon de utero kaj ovujo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Valoarea diagnostică a reacției Prunell în sifiligrafie (1932)
- Kísérletes vizsgálatok férfi sexuálhormonnal testoviron ivarérett, kasztrált és infantilis nőstény egereken (kunaŭtoro, 1941)
- Hepatita epidemică și sarcina (1964)

