Maciso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
muskatnukso kun ruĝa arilo
maciso

Maciso estas en la kuirarto uzata spico kun sufiĉe milda gusto. Ĝi estas la sekiĝinta arilo de la muskato, (Myristica fragrans). La arilo ne estas tute fermita, sed konsistas el neregule formitaj strioj, ĉirkaŭ la semo. Tiu semo estas pli bone konata kiel muskato: la historio kaj produktado de maciso do estas forte ligita al tiu de la muskato.

Ekde la mezepokoj maciso apartenas la la plej ŝatataj spicoj. La nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) dum longa periodo havis la monopolon je la produktado kaj komercado de maciso kaj muskato, per kaŭzado ke la muskatarboj nur kreskis sur la Molukoj. La angloj sukcesis kultivi muskatarbojn sur Grenado kaj tiel rompis tiun monopolon. Kiam la franco Pierre Poivre kontrabandis la semojn kaj ekis kultivi ilin, ankaŭ la angloj perdis sian pozicion.

Dum la rikolto ĝi estas karminruĝa, sed post sekigado la koloro estas oranĝeca. La maciso el Grenado tamen estas oranĝeflava. Dum la sekigado la maciso estas spruĉakvumita per salakvo. Tuta peco da maciso longas proksimume tri centimetrojn kaj havas dikecon de unu milimetro.