Griznivelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4096 grizniveloj

Griznivelo karakterizas la lumintenson aŭ la optikan denson de rastrumero en cifereca bildo, ĉiu el kies rastrumeroj havas egalan proporcion de la bazaj koloroj.

Plej ofte temas pri la neŭtraj koloroj, do intensoj de grizo (ekz-e la 16 grizniveloj de tipa elektronika librolegilo).

                                 

Ekstrema okazo estas la du neŭtraj koloroj de bitbildo, uzanta nur la nigron kaj la blankon, la du ekstremajn griznivelojn.

La egala proporcio de la bazaj koloroj signifas, ke la proprasenca koloro ne estas informoporta; ekz-e la bildo egale bone povas esti prezentita en niveloj de verdo; tamen tiu verdo ne signas la koloron verdan de la prezentato, ĝia pleja intenso povas «kodi» la subkomprenatan blankon.