Unuvalenta operacio
Aspekto
En matematiko kaj en komputado, unuvalenta operacio estas operacio kies valento egalas al 1; alivorte, kiu akceptas nur 1 argumenton.
Ekzemploj matematikaj
[redakti | redakti fonton]- Absoluta valoro ( |x| ) de reelo.
- Adicia inverso ( –x ) de reelo.
- Kvadrato (algebro) ( x² ) de reelo.
- Inverso ( ) de elemento de grupo.
Ekzemploj programlingvaj (C)
[redakti | redakti fonton]En C la sekvaj operacioj estas unulokaj:
- Alkremento :
++x, x++
- Dekremento :
−−x, x−−
- Adreso :
&x
- Elreferencigo :
*x
- Senŝanĝa :
+x
- Kontraŭo :
−x
- Komplemento ĝis 1 :
~x
- Logika neo :
!x
- Da bajtoj :
sizeof x, sizeof(type)
- Tipkonverto :
(type) x