Hidraŭlika-statika konvertilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidraŭlika-statika konvertilo estas hidraŭlika elemento destinita por transmisii energion de solidaj partoj en likvo-kolonon aŭ male.

Estas kelkaj tipoj de hidraŭlikaj-statikaj konvertiloj:

  • Ambaŭdirekta hidraŭlika-statika konvertilo - hidraŭlika-statika konvertilo ebliganta transmision de energio ambaŭdirekte, t.s. konvertilon kapablan labori aŭ kiel pumpilo, aŭ kiel motoro.
  • Elektre regata hidraŭlika-statika konvertilo - regebla hidraŭlika-statika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla elektre.
  • Hidraŭlika-statika konvertilo kun inversigebla flu-direkto - hidraŭlika-statika konvertilo, kies likvo-fludirekto estas ŝanĝebla sen ŝanĝo de rotaci-direkto.
  • Hidraŭlika-statika konvertilo kun inversigebla rotaci-direkto - hidraŭlika-statika konvertilo, kies rotaci-direkto estas ŝanĝebla.
  • Hidraŭlika-statika konvertilo kun konstanta flu-direkto - hidraŭlika-statika konvertilo, kies likvo-fludirekto ne estas inversigebla sen ŝanĝo de rotaci-direkto.
  • Hidraŭlika-statika konvertilo kun konstanta rotaci-direkto - hidraŭlika-statika konvertilo, kies rotaci-direkto ne estas ŝanĝebla.
  • Mekanike regata hidraŭlika-statika konvertilo - regebla hidraŭlika-statika konvertilo, kies geometria volumeno estas mekanike ŝanĝebla.
  • Neregebla hidraŭlika-statika konvertilo - hidraŭlika-statika konvertilo kun konstanta geometria volumeno.
  • Regebla hidraŭlika-statika konvertilo - hidraŭlika-statika konvertilo kun ŝanĝebla geometria volumeno.
  • Unudirekta hidraŭlika-statika konvertilo - hidraŭlika-statika konvertilo ebliganta transmision de energio nur en unu direkto, t.s. aŭ kiel pumpilo, aŭ kiel motoro.