Ĉambro de Deputitoj de Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉambro de Deputitoj de Meksiko (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la amerika ŝtato Meksiko - la alia parto estas la Senato de Meksiko. Kune la du ĉambroj nomatas la "Nacia Kongreso de Meksiko".

la ĉefa parlamenteja kunsidejo

En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto elektiĝas 500 deputitoj por ofictempo de po kvar jaroj - 300 deputitoj elektiĝas por reprezenti po balotan distrikton, kaj aldonaj 200 elektiĝas laŭ proporcia balotsistemo el listoj de politikaj partioj . La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Meksik-urbo.

La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 9-an de julio 2009.

Eksteraj ligiloj