Departemento Ĉikimulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉikimulo (hispane Chiquimula), konata en gvatemala medio kiel La Perlo de Oriento, estas departemento situanta en la nordorienta parto de Gvatemalo. Ĝi limas norde kun la departemento Zakapo; sude kun Salvadoro kaj la departemento Hutiapo; oriente kun Honduro; kaj okcidente kun Halapo kaj Zakapo.

Ĉikimulo kovras areon de 2,376 km² kaj tie loĝas ĉ. 302,485 loĝantoj. La departementa ĉefurbo estas la samnoma Ĉikimulo, je 174 km de la landa ĉefurbo.