Ĥaĉkaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemploj de ĥaĉkaroj de Julfa, hodiaŭ en Eĉmiadzin.

Ĥaĉkaro (en la armena lingvo Խաչքար, « ŝtonkruco»), estas memoriga ŝtono gravurita tipa de la armena arto iam troveblaj en la tuta teritorio de la historia Armenujo kaj hodiaŭ ĉefe preservataj en la respubliko Armenio kaj en Montara Karabaĥo.

Ĥaĉkaro de Haghpat.

La plej ofta figuro reprezentita en la ĥaĉkaroj estas la kruco, rare akompanata de Kristo krucumita, kun rozeto aŭ la sundisko sube. La resto de la ŝtono estas plenigata de gravuraĵoj kiel folioj aŭ abstraktaĵoj. Kelkfoje ĝi estas surmuntita de korniko kun bibliaj figuroj aŭ sanktuloj.

Ĥaĉkaro de Eĉmiadzin.

Unu el la oftaj motivoj pro elstarigo de ĥaĉkaro estas la anim-statoj sed ankaŭ la memorigado de milita venko, konstruado de preĝejo, neebla amo aŭ kiel ŝirmaĵo kontraŭ la naturaj katastrofoj.

Historio

La unuaj ĥaĉkaroj aperis en la 9-a jarcento, dum la armena renaskiĝo sekvata de la liberiĝo de la araba regado far la bagratidoj. La plej antikva ĥaĉkaro estis datumita kaj skulptita en 879, kvankam ekzistas aliaj pli antikvaj sed rudimentaj. Starigita en Garni, ĝi estis dediĉita al la reĝino Kotramida, edzino de la reĝo Aŝoto la 1-a. La apogeo de la ĥaĉkaroj estis inter la 12-a kaj la 14-a jarcentoj. Tiu ĉi artaĵo eklipsiĝis dum la mongola invado fine de la 14-a jarcento kaj renaskiĝis en la 16-a jarcento, sed ili ne plu estis tiom artismaj kiom la antaŭaj. Hodiaŭ la tradicio starigi ĥaĉkarojn apenaŭ ekzistas, sed la antikvaj videblas kaj kelkaj nunaj skulptistoj en difinitaj partoj de Erevano.

Ĥaĉkaroj en Azerbajĝano

En tiu ĉi najbara respubliko, kiam la ĥaĉkaroj ne estis detruitaj, kiel montras la fama kazo de la tombejo de ĥaĉkaroj de Julfa en Naĥiĉevano, kiu estis tute detruita, la nuna ĥaĉkaroj troviĝantaj en la teritorio de la nuna Azerbajĝano estas klasifitaj kiel apartenantaj al la albanoj pro manipulado de la historio okaze de la militoj inter ambaŭ landoj pro la teritorio Montara Karabaĥo.

Galerio