Ĥalkiopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥalkiopo (helene Χαλκιόπη, latine Chalciope) estis filino de la kolĉida reĝo Eeto kaj la plej aĝa fratino de Medea kaj Apsirto.

Kiam la ora virŝafo sur sia dorso alportis en Kolĉidon tre junan Frikson, zorgis pri li ŝia patro Eeto kaj ŝatis lin tiel, ke post kiam Frikso plenkreskis, edzigis lin al sia plej aĝa filino. Ĥalkiopo havis kun Frikso kvar filojn, el kiuj la plej aĝa nomiĝis Argoso, la plej juna Frontio. Post morto de la patro Frikso, ilia avo Eeto ŝanĝis sian rilaton al la nepoj, li eĉ tre turmentis ilin. Kiam ili plenkreskis, decidis reveni en Orĥomenon, naskiĝlandon de ilia patro. Dum fuĝado surprize atakis ilin ŝtormo kaj ilia ŝipo ĉe la insulo Aretio kraŝis. Estis feliĉa hazardo, ke matene post la ŝtormo trovis ilin Argonaŭtoj, elaŭdis ilian rakontadon, ĝojiĝis pro renkonto de samlandanoj kaj ĉiuj daŭrigis sur la ŝipo Argo la vojaĝon por Ora ŝaffelo al Kolĉido.

Argoso peris al Jazono renkonton kun sia patrino Ĥalkiopo kaj Jazono petis ŝin, ke ŝi pledu ĉe Medea pri helpo al li. Ĥalkiopo faris tion ne antaŭsentinte, ke Medeo jam ekflamis per amo al Jazono post interveno de la diino Hera kaj trafo de sorĉa sago de la dio de amo Eroso kaj ke ŝi pro tiu granda amo helpos al li per sia sorĉado en senco bona kaj malbona.