Ĥaoso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la greka mitologio, Ĥaoso estas la prastato de la ekzistado de kie ŝpruĉis la unuaj dioj. En la greka lingvo oni nomis ĝin ΧαοςΧαεος, kio signifas nenieco okupata pro vakaĵo, aŭ ankaŭ Αηρ (aero).

Teogonio

Laŭ la Teogonio de Heziodo, Ĥaoso estis la unua baza dio aperinta en la universo. Poste ŝpruĉis Gaja (la Tero), Tartaro (la subtero) kaj Eroso (la vivgenerema amo), ne devenintaj de Ĥaoso, sed postaperintaj.

Ĥaoso troviĝis ĵus inter la Tero kaj la Ĉielo, forminte la unuan atmosferon. De ŝi (Ĥaoso estis ino) naskiĝis kelkaj aerdioj: Niksa (la nokto), Hemera (la tago), Erebo (la mallumo) kaj Etero (la lumo). Ŝi ankaŭ estis la patrino de la demonoj. Ŝi krome estis la diino de la destino, kun sia filino Nikso kaj ŝiaj nepinoj, la Moiroj.

Do, la Teogonio komencis kunigante bazan diojn kun la naturaj fortoj konitaj pro la homoj: la Tero, la ĉielo, la maro, ktp.

Laŭ Heziodo ekzistas du metodoj por krei novan vivon: dividiĝi aŭ seksunuiĝi kun aliaj dioj. Ĉiuj la dividiĝaperintaj dioj, escepte de Gaja, estis malbonaj konceptoj (la Morto, la Doloro, la Sarkasmo, la Mensogo, ktp.), kaj preskaŭ ĉiuj ili naskiĝis el la Nokto. Post tio, la generado de la dioj similas al la homa familia vivo, kun homaj sentoj kaj atributoj, krome de la unua personigo de la natura fortoj.

Aliaj tradicioj

Laŭ la tradicio de orfeismo, Ĥaoso devenis de Ĥrono kaj Ananko, sekve, ĝi starigis alia familia arbo.

Ovidio priskribis Ĥaoson simile al la nuna difino (tuta malordo).