Ħaġar Qim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ħagar Qim

Ħaġar Qim (prononcu ćaĝar kvim), skribata ankaŭ Hagar Qim, apartenas al la plej konataj megalitaj temploj sur Malto. Ĝi estis elfosita en 1839, datita ĝi estas ĝenerale en la t.n. fazo tarksieno (proksimume 3600-2500 antaŭ Kristo).

La templo troviĝas sur suda marbordo de insulo Malto. Proksimume 300 metroj plu al maro troviĝas plua megalita templo Mnajdra. Ambaŭ temploj troviĝas en tute forlasita, nekonstruita parto de insulo, kio tre pligrandigas ilian efikecon.

Ħaġar Qim devene konsistis el sume kvar temploj, el kiuj plej bone konserviĝis la suda. En la templo troviĝas monolito, uzita en konstruado sur Malto.