Ŝablono-Diskuto:Intervikia plusendilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mm, eble ni iom cerbumu por trovi pli bonan nomon, ĉu? "Softa" ne multe uzatas en Esperanto, kaj krome ĝi ŝajnas netaŭga en tiu ĉi okazo. Ĉu eblus paroli pri "ekstera (alekstera) alidirektilo", aŭ ĉu mi miskomprenas la celon de la ŝablono? Amike, --WinstonSmith 17:19, 16. Jun 2010 (UTC)

Laŭ PIV softa estas apenaŭ aŭdebla, milde mallaŭta. Jujijo 13:34, 17. Jun 2010 (UTC)

  1. La ŝablono ne estas uzata nur por fremdaj uzantoj: ekzemplo estas Vikipedio:Statuso de la serviloj
  2. Neniu proponis la novan titolon
Mi proponis ĝin kaj tuj mi realigis ĝin. Jujijo 14:02, 17. Jun 2010 (UTC)
Ne, la titolo de ĉiuj paĝoj estas tre (tre) grava afero. Oni ne povas fari tiel. --→ Airon 14:24, 17. Jun 2010 (UTC)
--→ Airon 13:57, 17. Jun 2010 (UTC)
Ĉu la ŝablono temas pri apenaŭ aŭdebla, milde mallaŭta? Jujijo 14:00, 17. Jun 2010 (UTC)
Kio eble enŝteliĝintaj uzantoj? Jujijo 14:06, 17. Jun 2010 (UTC)
Certe ne temas pri apenau aŭdebla alidirektilo! :D Sed bonvolu atendi respondon! :P
La ŝablono ne utilas nur por uzantoj! (Vikipedio:Statuso de la serviloj)
Oni povas vidi, ke en la franca oni usas "Dolĉa alidirektilo", en la portugala oni uzas "Pseŭdo-alidirektilo" sed en la kataluna oni uzas plibone "Neaŭtomata alidirektilo". Kion vi pensas pri la lasta? --→ Airon 14:11, 17. Jun 2010 (UTC)
Lasta ŝajnas esti bona, sed se ĝi estis rafita, pardonu farita aŭtomate, eble estus la plej pli trafe aŭtomata alidirektilo, robota alidirektilo(se ĝi estis rafita, damne pardonu denove farita per roboto), ĉar la neaŭtomatan devus fari denove iu. Jujijo 14:14, 17. Jun 2010 (UTC)
Mi jam iras, do ĉus poste. Jujijo 14:20, 17. Jun 2010 (UTC)
(Mi ne komprenas ĉu vi ŝercas ĉu ne (Mi temas pri la "rafita"-afero)...)
Ne, aŭtomata alidirekto estas kreita per #ALIDIREKTU [[Nomo de la paĝo]]. Ĉi tiu ŝablono kreas neaŭtomatan alidirekton. Poste, oni povas krei skripton por roboto, kiu aŭtomate aldonas ŝablonon en la paĝoj. Sed la alidirekto ne aŭtomatas. --→ Airon 14:31, 17. Jun 2010 (UTC)

Ĉus Airono, kiel vi dormis? Kaj kion vi manĝis? Mi eksciis, ke vi malpermesis ion al mi, nome alinomi la ŝablonon, sed vi mem nedemandinte ŝanĝis ĝian devenan titolon. Ĉu tion oni faras? Vi, vi, vi. Jujijo 17:30, 19. Jun 2010 (UTC)

Ĉu eblas ĉesigi personajn atakojn? Ne gravas, kiu faris kion. Nur gravas elekti la plej taŭgan nomon por tiu ĉi ŝablono. Ĉu iu nun havas kritikojn kontraŭ la nuna stato ("Softvara alidirektilo") aŭ pli bonajn proponojn? Se jes, bonvolu libere klarigi. Se ne, jen fino de la diskuto. Amike, --WinstonSmith 17:53, 19. Jun 2010 (UTC)
(konfl)
  1. "Softvara" ne ekzistas. Se oni volas uzi "Programara alidirektilo" mi alidirekigus ĝin, sed la nomo ne tute taŭgas, ĉar "#ALIDIREKTU[[]]" estas la sola programara alidirektilo, ĉi tiu ŝablono ne alidirektas. Bv. vidi supre.
  2. Mi simple restarigi antaŭan version, ĉar neniu elektis la titolon (mi faris tion je la komenco de la diskuto, iom post, ke vi ŝanĝis la nomon). Antaŭ ol skribi ankoraŭ bonvolu legi en:Wikipedia:No personal attacks, se vi konas la anglan. Kore, --→ Airon 17:55, 19. Jun 2010 (UTC)

Ĉus Airono, mi ne komprenas, kiuj el miaj vortoj estas persona atako kontraŭ vi. Ĉu vi atakis min? Aŭ ĉu iu alia atakis vin? Jujijo 18:20, 19. Jun 2010 (UTC) Bonvolu legi

Pripensu ! Arno Lagrange @ 20:30, 19. Jun 2010 (UTC)

Ĉar Arno ne skribis, kiun li alparolas, mi devas aldoni, ke mi uzis la nomon de la nuna titolo laŭ Ŝablono:SoftvaraRedirektilo, kiun kreis ArnoLagrange. Do mi ne scias, kiu devas pripensi. Ĉu Airono, ĉu mi, ĉu aliaj? Jujijo 16:28, 21. Jun 2010 (UTC)

Oni povas erari. Li eble kreis tiun ŝablonon kiam la vorto ne evitendis. Mi proponas "Neaŭtomata alidirektilo". Ĉi tie estas diskuto pri ŝablono ne pri la personoj. Do. bonvolu elekti la korektan nomon kaj ĉesigi la diskuton.
PS: Ne esperantigu mian kaŝnomon, ĉar estas tre malbela :D (alikaze uzu Arde O_O) --→ Airon 16:37, 21. Jun 2010 (UTC)

Mi ne sciis tion pri Esperantigado de via kaŝnomo. Se tio ĝenis vin, do pardonu. Mi ankaŭ finas tiun senutilan diskuton. La ŝablono trankvile nomiĝu hiphopa ŝablono aŭ abrakadabraa ŝablono. Jujijo 16:42, 21. Jun 2010 (UTC)

Laŭ mi ni imite al la germana Vikipedio uzu la titolon "Intervikia plusendilo" (aŭ "Intervikia alidirektilo") por ĉi tiu ŝablono. Marcos 12:32, 2. Jul 2010 (UTC)
Bona ideo, Marcos. Ĉu aliulo? --→ Airon 19:39, 2. Jul 2010 (UTC)