Ŝiba-Hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝiba-Hundo (helbruna)

Ŝiba-Hundo (japane: Siba Inu [ŝiba inu]) estas tipe japana hundraso. Ĝi estas unu el la sep hundoj (nun vivas ses), kiujn oni oficiale agnoskis kiel japanaj naturaj trezoroj.

Ŝiba-Hundo estas la plej malgranda el tiuj ĉi ses hundoj, kaj tre populara en Japanio. Ĝia nombro en Japanio okupas 80 % de la ses japanaj hundoj.

Klasifiko laŭ FCI[1]: Grupo 5, Sekcio 5, N-ro 257.

Ŝiba-Hundo (nigra)

Origino de la nomo

En la japanlingva hunda nomo Siba Inu, Siba (柴) [ŝiba] signifas arbuston aŭ ties branĉaĵon, kaj Inu (犬) signifas hundon. Sed estas ne klare kial 'arbusto' aŭ 'branĉaĵo' fariĝis la hunda nomo.

Ĉefaj supozoj pri tio ĉi estas jenaj:

  1. Tiu hundo lerte kuras inter branĉoj de arbustaro kaj helpas ĉasadon.
  2. Ties ruĝec-bruna koloro similas al velkita branĉo.
  3. Malnova vorto Siba signifas etaĵon.

Aspekto

Alteco estas 38-41cm pri viroj kaj 35-38cm pri inoj. Pezo estas ĉirkaŭ 10kg pri viroj kaj 8kg pri inoj. Ĝi apartenas al la grupo de t.n. malgrandaj hundoj, sed ĝia grandeco tre proksimas al mezgrandaj hundoj, kaj eblas, ke iuj el ili havas grandecon de mezgrandaj hundoj.

Ĝia tipa aspekto estas mallongaj haroj, triangule starantaj oreloj, ronde supren kurbiĝanta vosto. Laŭ la koloro oni distingas ĝin en kelkaj grupoj: ruĝa (fakte ruĝec-bruna), sezama (nigra kaj ruĝa), nigra, kaj malofte vidata blanka. Sed en kia ajn koloro tiu ĉi hundo havas blankan koloron ĉe malsupra parto.

Karaktero

Ŝiba-Hundo estas rezistema kontraŭ japana varma kaj humida klimato. Ĝi estas fidela al la mastro kaj ne intimemas al ne-konatoj. Pro ĝia klereco, kuraĝeco kaj avertemo ĝi taŭgas kiel gardhundo aŭ ĉashundo. Origine oni uzis la hundon en ĉasado en montara regiono, sed nun oni havas ĝin kiel hejman (kaj gard-) hundon.

Referencoj