Ŝida Kartli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Ŝida Kartli en Kartvelio.

Ŝida Kartli (kartvele: შიდა ქართლი) estas regiono de Kartvelio. Ĝi situas en la centro de la lando. Ĉi tie troviĝas la memproklamita sendependa respubliko Sud-Osetio. Ŝida Kartli havas 6.200 km² kaj 314.000 loĝantojn (2002), sen kalkuli la sudosetojn, estante sub kartvela kontrolo antaŭ la milito en 2008 4.807,7 km2 de la teritorio. Ĝia ĉefurbo estas Gori.

Ĝi subdividiĝas en la distriktoj Gori, Kaspi, Kareli, Java kaj Ĥaŝuri.

La norda parto de la regiono (Distrikto Java, kaj la nordaj zonoj de la distriktoj Kareli kaj Gori, entute 1.393 km2 estas kontrolataj de la aŭtoritatoj de la memproklamita Respubliko Sud-Osetio ekde 1992.



Koordinatoj: 42° 11′ N 44° 00′ O / 42.183 °N, 44.000 °O / 42.183; 44.000 (mapo)