18th Street Gang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murpentraĵo pri 18th Street Gang

18th Street Gang [e:ti:n stri:t geng] (ankaŭ nomata Eighteen street, XV3 Gang, Mara18BEST (big Eighteen street)) estas krimbando kun deveno el Latina Ameriko, kiu agadas dise en Ameriko. ĝian membraron oni kalkulas nur en Los Angeles je 8.000 ĝis 20.000.

Historio

La 18th Street Gang evoluis en la 1960-aj jaroj en polica distrikto Rampart de Los Angeles, en la "18-a strato“. En tiu strato agadis la Clanton Street Gang, kiu kontrolis plimulton de la distrikto. Ĉar tiu bando akceptis nur meksikanojn, junaj neakceptitaj latinoj formis la novan bandn, kiu jam akceptis la hispanparolantajn enmigrintojn el diversaj landoj.

Pro la enlanda milito en Salvadoro, multaj junuloj elmigris al Usono kaj aliĝis al tiu bando aŭ al Mara Salvatrucha. La 18th Street Gang havas malamikan rilaton al Bloods and Crips, sed ĝia plej granda rivalo estas Mara Salvatrucha.