20th Century Studios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fox-Studioj en Los-Anĝeleso.

Twentieth (20th) Century Fox estas la nomo de kinkorporacio. Ĝi estas unu el la ĉefaj filmstudioj situanta en la areo de Century City en Los-Anĝeleso, Usono, ĝuste okcidente de Beverly Hills. Ĉi tiu studio estis flankaĵo de News Corporation, la amaskomunikilaro kontrolita de Rupert Murdoch. La kompanio estis fondita de William Fox en 1915 kiel Fox Film Corporation. William Fox, estis pioniro en la kreado de kinejoĉenoj, komencis produkti filmojn en 1914. En la nuntempo Fox produktas grandan parton de la plej famaj filmoj kaj televidserioj de Usono kaj spektataj tutmonde.