Gymnorhina tibicen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapo de juna aŭstralia pigo

La Aŭstralia pigo (Cracticus tibicen) estas mezgranda nigrablanka paserina birdo indiĝena de Aŭstralio kaj suda Novgvineo. Ĝi estas membro de la Artamedoj kaj tre proksime rilata al la aliaj birdoj de la genro Cracticus. Iam la Aŭstralia pigo estis konsiderata tri separataj specioj, kvankam zonoj de hibridiĝo inter formoj plifortigis la ideon de ununura specio kun kelkaj subspecioj, el kiuj almenaŭ 9 estas nune agnoskataj.