Akcelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akcelo (simbolo: a) estas variado (ŝanĝo) de la vektora rapido en la temp-unuo. La akcelo (same kiel la rapido) estas vektoro, tiel montras variadon de la akcela grando kaj direkto.

La rekte moviĝanta punkto aŭ objekto ŝanĝas nur grandon de la rapido, dum ties direkto ne ŝanĝiĝas. En kurbiĝanta vojo varias daŭre direkto de la rapido, dum ties grando aŭ restas samgranda aŭ same ŝanĝiĝas. El tio venas, ke akcelo de punkto moviĝanta sur kurbiĝanta vojo neniam povas esti nulo.

Averaĝa akcelo kaj momenta akcelo

  • averaĝa akcelo: ŝanĝo de vektora rapido dividita per la tempointervalo:

kie estas la vektora forŝovo.


Mezurunuo: En la Sistemo Internacia de Unuoj, oni mezuras ĝin per m/s² aŭ ms-2.


Ŝablono:Ĝermo-fiziko