Areolo (plantoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aksilo)

(Pri la signifo de la termino ĉe besta aŭ homa korpo vidu: areolo)

Areoloj estas karakterizaĵo de du parencaj plantfamilioj, la kaktacoj (Cactaceae) kaj la Didiereacoj (Didiereaceae) . Ili evoluis el kurtŝosoj kreskantaj el la foliaksoj. Dum la evolucio de la planto la folioj pli kaj pli reduktiĝis laŭ kvanto kaj grandeco por malgrandigi la forvaporiĝan surfacon. [1] . La folioj transformiĝis en dornoj por repeli la bestojn.

Areoloj de la Didiereacoj[redakti | redakti fonton]

Alluaudia ascendens, planto el la didiereacoj

La kavaj areoloj de la didiereacoj formas verukecajn altaĵojn, el kiuj folioj kaj dornoj kreskas ĉirkaŭe. Oni povas vidi la devenon kiel kurtŝoso.

Areoloj de kaktoj[redakti | redakti fonton]

La areoloj de kaktoj estas rondaj ĝis ovalaj, rempuraĵoj, el kiu kreskas dornojn kaj ofte ankaŭ triĥomoj kaj haroj.

  • la specioj de la genro Pereskia (subfamilo Pereskioideoj) kreskigas el la triĥomaj areoloj ankaŭ normala folioj.
  • ĉe la subfamilio Opuntioideoj la areoloj portas apud la ne ĉiam ĉeestantaj ordinaraj dornoj tre fajnajn rehokhavajn dornojn, kiuj nomiĝas gloŝidoj, kaj efemerajn, alenformajn foliojn.
  • la specioj de la subfamilio Kaktoideoj estas komplete senfoliaj. Ĉe la plej multaj genroj el la areoloj kreskas kaj branĉoj kaj floroj. Ĉe Mammillaria kaj parencaj genroj la floroj kreskas sur la aksiloj. Ili situas inter la verukoj portantaj la areolojn. La aksiloj ĉiam estas feltaj kaj ofte ankaŭ triĥomaj kaj haraj. Ĉe kelkaj genroj , ekzemple Ariocarpus, la distingo inter areoloj kaj aksiloj estas nekompletaj. Tiam ili estas ligitaj per sulko

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner Rauh, Die 100 schönsten Kakteen, Humboldt-Taschenbuchverlag, 1980, ISBN 3-581-66370-8