Albert Inkpin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albert Inkpin (1884, London - 1944) estis brita komunisto kaj la unua ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Grand-Britio (KPGB).

Li membriĝis en 1906 en Sociala Demokratia Federacio (SDF), kies posteulo estis la Brita Socialista Partio kaj Inkpin ties ĝenerala sekretario (1913). Pro ideologiaj malinterkonsentoj kun H. M. Hyndman, li forlasis la grupon en 1916 kaj formis KPGB, kies unua ĝenerala sekretario iĝis li.

Oni enprizonigis lin en 1920 je 6 monatoj pro porsoveta propagando. Sekvajare li iĝis honora prezidanto de Kominterno.

Oni enprizonigis lin en 1925 denove pro organizado de striko. Lin sekvis en 1929 - kiel ĝenerala sekretario Harry Pollitt. Inkpin iĝis sekretario de Amikoj de la Sovetunio kaj Societo Hodiaŭa Rusio ĝis sia morto en 1944.

Referencoj