Aleksandr Maslakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aleksandr Maslakov (ruse Александр Васильевич Масляков; naskiĝis la 24-an de novembro 1941 en Sverdlovsk) estas populara rusia televida artisto, multjara gvidanto de la movado "Klubo de gajaj kaj spritaj". Ludoj de la premier-ligo de tiu klubo estas la plej spektata programero de la Unua kanalo de rusia televido.

Aleksandr Maslakov laboras en televido ekde 1964.