Alianco por la Progreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alianco por Progreso)
La prezidento John F. Kennedy parolas dum renkonto honore al la Komitato de la "Alianco por la Progreso" pro sia unua jariĝo (1962).

La Alianco por la Progreso (hispane Alianza para el Progreso, angle Alliance for Progress) estis programo de ekonomia, politika kaj sociala helpo fare de Usono por Latinameriko kiu funkciis inter 1961 kaj 1970. Ties deveno rilatas al la oficiala propono de la Usona prezidento John F. Kennedy, en sia diskurso de 13a de marto de 1961 antaŭ renkonto en la Blanka Domo por la ambasadoroj latinamerikaj. La diskurso estis elsendita per la Voĉo de Usono en angla kaj tradukita al la hispana.

La Alianco por la Progreso daŭris 10 jarojn. Oni planis investadon de 20 000 milionoj da dolaroj. Ties fontoj estis el Usono pere de helpagentejoj, financaj multflankaj agentejoj (BID kaj aliaj) kaj la privata sektoro kanalizitaj tra la Tutamerika Fondaĵo de Disvolvigo. En la praktiko estis klopodo bremsi la revoluciajn tendencojn kiuj imitis la revolucion de Kubo. Oni intencis plibonigi la situacion de la lokanoj por ke tiuj ne aliĝu al revoluciaj organizoj.

La oficiala dokumento establis kiel ĝenerala celo: "Plibonigi la vivon de ĉiuj loĝantoj de la kontinento". Krome, oni precizigis la specifajn celojn:

  • Jara plialtiĝo de 2.5 % en la kapitala investado.
  • La establado de demokratiaj registaroj.
  • Nuligo de analfabeteco de plenkreskuloj por 1970.
  • La stabileco de prezoj, nuligo de inflacio aŭ deflacio.
  • Pli egaleca distribuado de la enspezo, rura reformo.
  • Planado kaj ekonomia kaj sociala[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, Peter H. Talons of the Eagle: Dynamics of U.S.-Latin American Relations. Oxford University Press. pp. 150-152. ISBN 0-19-512998-9.
  2. The Columbia Encyclopedia (6a eld.). 2001.