Amoksicilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La amoksicilino estas antibiotiko beta-laktama, modera-spektra, baktericida uzita por trakti bakteriajn infektojn kaŭzitajn per suceptiblaj organismoj. Ofte, estas unua-elekto antibiotiko el ĝia grupo ĉar estas plibone sorbita ol la aliaj beta-laktamoj post buŝa konsumado. Ĝi estas ankaŭ la plej elektita antibiotiko por kuraci infanajn infektojn.

Amoksicilino estas fendebla per beta-laktamasaj produktantaj bakterioj, kiuj iĝas rezistaj al multaj samklasaj antibiotikoj. Tial, ĝi estas ofte donita kune al la klavulanika acido, kiu malebligas la agadon de la beta-laktamasoj preventanta malkonstruadon de la antibiotiko kaj tiel pliboniganta ĝian efikon.

Medicina uzado

Amoksicilino estas uzata en pluraj infektoj kiel otito meza akuta, faringito streptokoka, pneŭmonio, infekto de urinaj vazoj, Salmonella infektoj, Lyme-malsano, antrakso, inter multaj aliaj. Ĝi estas ankaŭ uzata kiel preventanta trakto por bakteria endokardito dum dentistaj procedoj kaj en homoj el kiuj la lieno estis fortirita. La Unuiĝinta Reĝlando ne rekomendas la uzon de ĉi kuracilo por preventi bakterian endokarditon.

Adversaj efektoj

Ili estas samaj al tiuj de aliaj beta-laktamikoj, inkluzivante naŭzojn, vomon, haŭtajn afektojn, lakson kaj antibiotikrilatan kojliton. Malplifrekvontaj, aliaj flankaj efektoj referitaj enhavas mensajn afektojn kiel konfuzon, anksion kaj sendormecon.