Anthony Eden

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anthony EDEN (n. 12-an de junio 1897, Windlestone, Durham, Anglio – m. 14-an de januaro 1977, Alvediston, Wiltshire) estis brita eksterafera ministro (1935-1938; 1940-1945; 1951-1955), pli poste ĉefministro de 1955 ĝis 1957.

Post la servo en la unua mondmilito, li studis orientajn lingvojn (araban kaj persan) en la oksforda kolegio "Christ Church".

Oni elektis lin al la malsupra ĉambro en 1923, nomumis lin en 1931 vic-eksterafera ministro, en 1934 lorda sigelgardisto, en junio de 1935 al ministro pri aferoj de Ligo de popoloj.

Li demisiis en 1938 pri ministeria posteno (pri eksteraj aferoj) pro politiko de Neville Chamberlain al la nazia Germanio kaj faŝista Italio.

Eden helpis pacigi en 1954 pri la anglan–iranan naftokrizon, kaj la krizon inter Italio kaj Jugoslavio pri Triesto. Li helpis ankaŭ paciĝon en Indoĉinio kaj establi la militaran organizon SEATO.

Li grave malsaniĝis en 1953 kaj oni plurfoje operaciis lin. Li neniam iĝis tiel sana kiel antaŭe.

La 6-an de aprilo 1955, Eden estis nomumita al ĉefministro. Li malsukcesis en la Sueza krizo de 1956 kaj demisiis la 9-an de januaro 1957 pro sanaferoj.