Antipaksos
Antipaksos (greke Αντίπαξος) estas insulo en Grekio, kiu apartenas al grupo de la Jonaj insuloj. Ĝi situas ĉ. 2,5 km sude de insulo Paksos.
Antipaksos longas ĉ. 4 km, larĝas maks. 2 km kaj havas la surfacon de 5 km². La mapli ol 150 someraj loĝantoj vivas en Vigla, ĉefloko de la insulo. Vintre loĝas nur duono de la loĝantoj sur la insulo.