Apartamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apartamento estas spaco, kutime entenanta plurajn ĉambrojn, ene de konstruaĵo. Ĝi estas loĝloko por unu aŭ pluraj personoj.

La grandecon de apartamento, en Eŭropo, oni mezuras aŭ per la surfaco aŭ per la nombro de ĉambroj. La areo estas indikata per kvadrataj metroj. La nombro de ĉambroj dependas de lokaj kutimoj:

En Germanio:

  • kuirejo kaj banĉambro kune nombriĝas nur kiel duona ĉambro
  • dormoĉambro, salono kaj skriboĉambro, kaj ĉiuj aliaj vivĉambroj nombriĝas po unu ĉambro
  • tegmentaj ĉambroj malpligrandigas la surfacon, sub precizaj kondiĉoj

En Francio:

  • Studio: estas apartamento de nur unu ĉambro kun angula kuirejeto kaj unu banejo aŭ duŝejo kun necesejo.
  • F1: apartamento de unu ĉambro, sed kun aparta kuirejo.
  • T1, T2, T3, ...: La cifero indikas la nombron de ĉambroj, ne inkluzivante kuirejon kaj banejon. Studio kaj F1 estas do T1.
  • T1 bis, T2 bis, T3 bis, ... : Unu el la ĉambroj povas esti apartigita je du apartaj lokoj.

Vidu ankaŭ