April Bowlby
April Michelle Bowlby (30-an de julio 1980 en Vallejo, Kalifornio) estas usona aktorino, konata ĉefe pro la rolo Kandi en la sitkomo Two and a Half Men.
Biografio
Bowlby plenkreskis en la kalifornia Manteca. Ŝi studis baleton kaj francan lingvon antaŭ ol komenci aktoradon. Krom la foje reaperanta rolo de „Kandi“ en la serio Two and a Half Men, ŝi aperis ankaŭ en la serioj CSI, CSI:NY kaj How I Met Your Mother. Ŝi ludis en 2007 la rolon de „Natasha“ en la familia dramo All Roads Lead Home. Ekde 2009, ŝi ludas Stacy Barnett en la etlevida serio Drop Dead Diva.
Bowlby vivas en Los Angeles, Kalifornio.
Filmografio
- 2004: CSI: Crime Scene Investigation (1 epizodo)
- 2005: CSI: NY (epizoda rolo)
- 2005: Stacked (epizoda rolo)
- 2005: Freddie (epizoda rolo)
- 2005–2007: Two and a Half Men
- 2007: How I Met Your Mother
- 2007: Sands of Oblivion
- 2008: All Roads Lead Home
- 2008: How I Met Your Mother
- 2009: The Slammin’ Salmon
- seit 2009: Drop Dead Diva
- 2009: How I Met Your Mother
- 2010: CSI: Crime Scene Investigation (1 epizodo)
- 2010: Psych (1 epizodo)