Areo 51

El Vikipedio, la libera enciklopedio
barilo ĉe enirejo de la areo 51

Areo 51 estas armea areo barita kontraŭ aliro de nearmeanoj en la sudo de la ŝtato Nevado de Usono. La areo estas posedaĵo de la Usona Aerarmeo kaj de la nacia ministerio pri defendo. Temas pri aldone sekurigita zono ene de la granda armea teritorio Nellis Range. La ekziston de tiu areo longe neis la registaro de Usono, kaj post la finfina konfeso, ke ĝi jes ja ekzistas, la registaro klarigis ke oni tie testas novajn tipojn da aviadiloj, kaj ke tiu testado aparte dum la Malvarma Milito postulis plejan sekretecon. La longdaŭra neo pri ekzisto de la areo kaŭzis multajn spekulaciojn, kio povus troviĝi kaj okazi tie, kaj multaj el la supozoj estis konspiraj teorioj, ke tie okazus esplorado de ekstertera vivoformoj kaj de NIFOj.

Eksteraj ligiloj

greke anglaj informoj pri la areo kun multaj satelitaj bildoj greke ampleksaj kaj aktualaj raportoj pri la areo en la angla kaj germana lingvoj

Koordinatoj: 37° 14' 6" norde, 115° 48' 40" okcidente