Armenio en la Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siruŝo en Belgrado (2008)

Armenio unue aperis en la 51-a Festivalo de la Eŭrovida Kantokonkurso en 2006, per la kanto Without your love kantita de André, sukcese debutante ĝi atingis la okan pozicion.

Ĉar ĝi atingis unu el la plej bonaj lokoj, Armenio rekte eniris en la finan periodon de Eŭrovido-Kantokonkurso 2007. En la finalo, Armenio aperis en la 23-a pozicio sed finiĝis denove en la 8-a.

Kiel anekdotaĵo, Armenio finiĝis en la 8-a pozicio en 2006 kun avantaĝa poento sur Grekio, kaj sekvajare ĝi denove restis en la sama (8-a) pozicio sed kun unu poento sub Grekio. En 2008; Siruŝo kaj ŝia kanto Qele, Qele, atingis la plej bonan rezulton por Armenio, la kvara pozicio kun 199 poentoj kaj unu loko sub Grekio. En 2009, Armenio estis reprezentata de la duopo (fratinoj) Inga kaj Anuŝ Arŝakjan', per la kanto Jan Jan. Ĝis la dato, tiu estis la plej malbona rezulto de Armenio kiu restis en la 10-a loko. Por la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 Armenio elektis la rus-armenan kantistinon Eva Rivas por reprezenti Armenion. La kanto temis pri nacia temo, la abrikoto. Eva Rivas restis en la dek unuaj pozicioj en la konkurso.

En la jaro 2011, Armenion reprezentis la kantistino Emmy per la kanto Boom Boom kiu, unuafoje en la historio de Armenio en Eŭrovido, ne superis la duonfinalon. Post pluraj duboj kaj kunvenoj kun gvidantoj de la konkurso, Armenio decidis limtempe partopreni la Eŭrovido-kantokonkurson 2012 en Azerbajĝano, lando kun kiu ĝi havas malferman militon ekde la fino de 1980-aj jaroj. Malgraŭ la hasta anonco de la partopreno, kelkajn semajnojn poste, Armenio anoncis la retiriĝon pro la nesekureco kaj kreskanta kontraŭarmenismo en la lando.