Arngrímur Jónsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Arngrímur Jónsson (1568 - 27-a de junio 1648) estis islanda pastro kaj historiisto.

Li verkis latine pri islanda historio. Siaj plej gravaj verkoj estis Brevis commentarius de Islandia kaj Crymogæa, kiuj grandparte estas kritiko al samtempaj libroj pri Islando verkitaj de eksterlandanoj. Tiu defendado de Islando kaj sekvaj verkoj ludis gravan rolon en la prezentado de la antikva literaturo de Islando al eŭropaj scienculoj.

La iama monbileto de 10 islandaj kronoj bildigis Arngrímur Jónsson.