Provinco Artemisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artemisa en la insulo Kubo

La Provinco Artemisa estas nova provinco de Kubo establita ekde la 1-a de januaro 2011, kiel dividado de la antaŭa provinco Havano el kiu naskiĝis la nunaj Artemisa kaj Mayabeque. La provinco Artemisa konsistas el la okcidenta duono (8 municipoj) de la iama Havano plus tri apudaj municipoj el Pinar del Río. La ĉefurbo estas Artemisa, kiu estis la plej granda municipo kaj plej loĝata de la iama provinco Havano (1976-2010).

La ĉefaj urboj de la provinco (pli ol 20 000 loĝantoj) estas: Artemisa (44 174), San Antonio de los Baños (32 582) kaj San Cristóbal (26 953).

La unuaj setlejoj fonditaj en la nuna teritorio estis Alquízar (1616) kaj Guanajay (San Hilarión de Guanajay, 1650). En la 18-a jarcento estis fonditaj la urboj San Cristóbal (1743), Bauta (Hoyo Colorado, 1750), Mariel (1768), San Antonio de los Baños (San Antonio Abad, 1775; urbo en 1794), Güira de Melena (1779), Bahía Honda (1779). En la 19a jc. fondiĝis Candelaria (1809), Artemisa (1810) kaj Caimito (1827). La nuna provinca ĉefurbo estiĝis pro translokiĝo de havananoj damaĝitaj de incendio. La urba ekonomio rapide kreskis surbaze de la kafo, kaj poste kansukero kaj aliaj kultivaĵoj.

Municipoj

Mapo de la Provinco Artemisa
Katolika preĝejo en la Centra Parko de Artemisa
Municipo km² Loĝantaro
Mariel 270,85 44786
Guanajay 110,26 28750
Caimito 239,4 39304
Bauta 155,13 48024
San Antonio de los Baños 126,37 49942
Güira de Melena 199,22 39821
Alquízar 194,36 32501
Artemisa 688,7 82917
Bahía Honda 784,14 45124
Candelaria 301,42 20283
San Cristóbal 934,4 70940
Totalo 4 004,27 502.392

Eksteraj ligiloj