Arūnas
Aspekto
Arūnas | |
---|---|
vira persona nomo | |
Informoj | |
Originala nomo | Arūnas |
Arūnas estas relative ofta litovlingva vira persona nomo.[1] Etimologie la nomo venas de la litova vorto aras (aglo), kaj fakte la formo Aras ankaŭ estas la kutima noma mallongigo[2]. Virina formo estas la nomo Arunė.
Konatuloj kun tiu persona nomo
[redakti | redakti fonton]- Arūnas Degutis (naskiĝis en 1958), politikisto
- Arūnas Gelūnas (naskiĝis en 1968), filozofo, pentristo kaj politikisto
- Arūnas Klimavičius (naskiĝis en 1982), futbalisto
- Arūnas Kundrotas (naskiĝis en 1963), politikisto
- Arūnas Laurinaitis (naskiĝis en 1961), ĥemia inĝeniero kaj manaĝero, prezidanto de la litova konzerno „Achemos grupė"
- Arūnas Matelis (naskiĝis en 1961), filmreĝisoro kaj -produktisto
- Arūnas aŭ kutime Aras Grincas (naskiĝis en 1963), litova esperantisto, ekde komence de la 1990-aj jaroj vivanta en Bonno (Germanio)
- Arūnas Poniškaitis (naskiĝis en 1966), episkopo
- Arūnas Valinskas (naskiĝis en 1966), politikisto, juristo, televida produktisto kaj prezentisto
- Arūnas Vaškevičius (naskiĝis en 1973), manpilkisto
- Arūnas Žebriūnas (naskiĝis en 1931), filmreĝisoro kaj scenaristo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arūnas en la germanlingva retejo vornamen-weltweit.de
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 80