Atchison (Kansaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro de Atchison

Atchison estas urbo en usono en la usona ŝtato Kansaso. Ĝi estas ĉefurbo de la kantono Atchinson. En la jaro 2000 10.232 homoj vivis en Atchison; ĝis la oficiala taksado en la jaro 2009 la loĝantonombro plialtiĝis iomete sur 10.432.[1]

La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Misuro.

La loko estis fondita en la jaro 1854 gegründet kaj estas konata kiel naskiĝloko de pilotino Amelia Earhart, je kiu honorigo ĉiujare okazas festivalo, kiu ĉiun julion allogas inter 30.000 kaj 50.000 spektantojn.

Ankaŭ de Atchison devenis Jesse Stone, usona muzikisto kaj aranĝisto de ĵazo kaj ritmenbluso. Jesse Stone and his Blues Serenaders estis teritoria bando de la kansasurba ĵazo, kiu en la jaroj 1926–27 ludis en kaj ĉirkaŭ Kansasurbo ekde Atchison.


Loĝantar-evoluo

  • 1860= 2616
  • 1870= 7054
  • 1880= 15105
  • 1890= 13963
  • 1900= 15722
  • 1910= 16429
  • 1920= 12630
  • 1930= 13024
  • 1940= 12648
  • 1950= 12792
  • 1960= 12529
  • 1970= 12565
  • 1980= 11407
  • 1990= 10656
  • 2000= 10232

[2]


Referencoj

  1. Usona popolcensa oficejo - taksado de 2009 por Atchison, Kansaso
  2. Eltiraĵo el Census.gov. ekstraktita la 17-an de februaro 2011

Eksteraj ligiloj