Ava Gardner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ava GARDNER (naskiĝis la 24-an de decembro, 1922, mortis la 25-an de januaro, 1990) estis usona aktorino.

Ava Gardner naskiĝis en Smithfield, Nord-Karolino. Per privataj fotoj, faritaj de sia bofrato laboranta kiel fotisto, ŝi en la jaro 1941 ricevis sian unuan kontrakton kun filmentrepreno. Post kelkaj malgrandaj epizodaj roloj ŝi famiĝis per roloj, kiuj montras ŝin kiel tentan „vampirinon“.

Tri edzojn ŝi havis: Mickey Rooney (1941-43), Artie Shaw (1945-46) kaj Frank Sinatra (1948-57).

Ava Gardner mortis en Londono.

Listo de filmoj

  • The Killers (Usono, 1946)
  • Singapore (Usono, 1947)
  • One Touch of Venus (Usono, 1947)
  • The Bribe (Usono, 1949)
  • East Side, West Side (Usono, 1949)
  • Snows of Kilimanjaro (Usono, 1952)
  • Mogambo (Usono, 1953)
  • The Barefoot Contessa (Usono, 1954)
  • The Sun also Rises (Usono, 1957)
  • La sposa bella (Italio, 1960)
  • 55 Days at Peking (Usono, 1962)
  • The Night of the Iguana (Usono, 1963)
  • Earthquake (Usono, 1974)
  • The Blue Bird (Usono/Sovetunio, 1975)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.avagardner.org greke http://www.classicactresses.com/ava.html greke http://www.movietreasures.com/main/Ava_Gardner/ava_gardner.html greke http://www.thegoldenyears.org/gardner.html