Aŭteto kaj templanoj
Aspekto
Aŭteto kaj templanoj | |
---|---|
televida serio | |
Originala lingvo | pola lingvo |
Origina lando | Pollando |
Reĝisoro | Hubert Drapella |
Aktoroj | Stanisław Mikulski • Roman Mosior • Stefan Niemierowski • Ewa Szykulska • Grażyna Marzec |
Muziko de | Piotr Marczewski |
Amplekso | |
Epizodoj | 5 |
Elsendo | |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Aŭteto kaj templanoj (pole: Samochodzik i templariusze) – populara pola filmserio porjunulara el 1971 reĝisorita de Hubert Drapella. Ĝi estas filmadapto de novelo de Zbigniew Nienacki (ankaŭ aŭtoro de scenaro) simile titolita Sinjoro Aŭteto kaj templanoj. Ĉefan rolon ludis Stanislao Mikulskio. Kiel sinjoro Aŭteto estas li historiisto de arto, proprietulo de neordinara aŭto veturanta-flosanta kaj detektivo-amatoro, kiu kun helpo de skoltoj serĉas trezorojn de ordeno de la templanoj.
Titoloj de partoj
[redakti | redakti fonton]- 1 – Por aventuro (Po przygodę)
- 2 – Pseŭda barbulo (Fałszywy brodacz)
- 3 – La sekreto de Bahometo (Tajemnica Bahometa)
- 4 – Subtera labirinto (Podziemny labirynt)
- 5 – La trezoro de templanoj (Skarb templariuszy)