Băile Herculane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo en Rumanio

Băile Herculane [bəjle herkulane] (hungare: Herkulesfürdő [herkuleŝfurdo], germane: Herkulesbad, ĉeĥe Herkulovy Lázně) estas banejurbo en Rumanio en la valo de la rivero Cerna norde de Orșova. Ĝi situas en la distriko Caraș-Severin, proksime al la limo kun Serbio.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 517 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 5698 (rumanoj). Administre apartenas al ĝi Pecinișca.

Historio

Ĝi estas unu el la plej malnovaj kuracbanejoj de Eŭropo: ĝiaj komencoj kiel banejo datiĝas de 102. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény).

Fonto

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Gravaj personoj

Eksteraj ligiloj