Bakteria pilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bakteria pilo bazata je grundo. La katoda membrano situas sur la grundo kaj uzas la oksigenon el la aero.

Bakteria pilo transformas kemian energion per katalizada reakcio de bakterioj al elektra energio. Tio domaĝas la naturon kaj povas uzi por prizorgado de la biologiaj restaĵoj, defalaĵoj, rubaĵoj.

La tipa bakteria pilo konsistas el anodaj kaj katodaj elementoj, separita per katjona specifa membrano. En la anoda elemento, la fuelo oksidiĝas helpe de la mikroorganismo, produktante elektronojn kaj protonojn. La elektronoj migras al la katoda elemento tra ekstera elektra cirkvito, la protonoj migras al la katoda elemento tra membrano. La elektronoj kaj la protonoj estas foruzitaj en la katoda elemento, kie ili kombiniĝas kun oksigeno formiĝante akvon. Ĝenerale, ekzistas du tipoj de la bakteriaj piloj: unu uzas elektrokemia aktivan bakterion (Shewanella putrefaciens , Aeromonas hydrophila), alia uzas mediatoron (elektrokondukan materialon) por migrigi la elektronojn.