Bambi, vivo en la arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bambi, vivo en la arbaro (origina titolo: Bambi, ein Leben im Walde) estas romano aperinta en 1923, verkita de la aŭstria verkisto Felix Salten, kiu temas pri la vivo de kapreolo. La siaepoke tre populara libro inspiris la animacian filmon "Bambi", kiun en 1942 produktigis Walt Disney. Krome ekde la jaro 1949 ĝi estis la oficiala nomo de la germana kina premio Bambi.