Bandiagara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Bandiagara en Malio

Bandiagara estas urbo en la Malia "Dogon-lando". La nomo signifas ĉ. "granda manĝa bovlo" – referante al la komunumaj bovloj, en kiuj oni servas manĝaĵojn.

Bandiagara estas ESE de Mopti, ĉ. 63 km oriente de vojkruciĝoj de Sévaré. Ĝi estas hejmo de kelkaj kunvivantaj etnoj kiel fulaoj, dogonoj, bambaraoj, malinkeoj. Administre ĝi estas parto de la Regiono Mopti.

Historio

Bandiagara estas fondita onidire en 1770 fare de Nangabanu Tembély, Dogon-a ĉasisto.

En 1864 Tidiani Tall, nevo kaj posteulo de El Hadj Umar Tall, elektis Bandiagara-n ĉefurbo de Imperio Toucouleur.

Ĝi estas naskiĝloko de la Malia aŭtoro Amadou Hampâté Bâ.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


14° 21′ N 3° 37′ U / 14.350 °N, 3.617 °U / 14.350; -3.617 (mapo)Koordinatoj: 14° 21′ N 3° 37′ U / 14.350 °N, 3.617 °U / 14.350; -3.617 (mapo)