Bangalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bangalo

Bangalo (guĝarate: બંગલો, baṅglo; hinde: बंगला baṅglā; bengale: বাংলা/বাংলো, bāṃlā/bāṃlo) estas memstara domo, kelkfoje feridomo, kiu konsistas el kelkaj loĝ- kaj dormĉambroj sur la teretaĝo.

Kelkfoje bangalo havas kelon aŭ unuan etaĝon.

Kiam unu ĉambro troviĝas sur la unua etaĝo ĝi tamen nomiĝas bangalo aŭ kelkfoje duonbangalo.

Tipa bangalo en Louisville, Kentukio, Usono.
Bangaloj en Atlanta, Usono.