Batalo de Crécy
La batalo de Crécy (aŭ ankaŭ Cressy en la angla) estis batalo, kiu okazis la 26-an de aŭgusto 1346 proksime al la franca vilaĝo Crécy-en-Ponthieu. Ĝi estis unu el la plej gravaj bataloj de la Centjara Milito.
Pro la kombinado de novaj armiloj kaj taktikoj, ĝi estis ofte konsiderita de historiistoj kiel la simbola fino de kavalireco.