Batalo ĉe Tassafaronga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Tassafaronga)
La usona ŝipo Minneapolis en Tulagi kun torpedo damaĝo kelkajn horojn post la batalo la 1an de Decembro, 1942.

La Batalo ĉe Tassafaronga, foje referencata kiel la Kvara Batalo ĉe insulo Savo aŭ, en japanaj fontoj, kiel la Batalo de Lunga (ルンガ沖夜戦), estis dumnokta marbatalo kiu okazis la 30an de Novembro, 1942, inter militŝipoj de Usona Mararmeo kaj de la Imperia Japana Ŝiparmeo dum la Kampanjo de Guadalcanal. La batalo okazis en Ironbottom Sound ĉe la areo de Tassafaronga en Guadalcanal.

En la batalo usona forto de kvin krozoŝipoj kaj kvar destrojeroj estre de la komando de la admiralo Carleton H. Wright luktis kontraŭ ok japanaj destrojeroj kiuj klopodis liveri manĝon por siaj fortoj en Guadalcanal. Uzanta radaron, la usonaj militŝipoj akiris surprizon, ekpafis, kaj sinkigis unu destrojeron. Sub estreco de admiralo Raizō Tanaka, la aliaj japanaj ŝipoj tuj repafis torpedojn de tipo 93 "Longa Lanco", kaj sinkigis unu usonan krozoŝipon kaj ege damaĝis tri aliajn. La resto de la forto de Tanaka fuĝis sendamaĝa sed malsukcesis finkompletigi la intencitan livermision.