Bay (Somalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Bay en Somalio

Bay estas administra regiono (gobolka) de suda Somalio. Ties ĉefurbo estas Baidoa. Ĝi estas limigita de la somaliaj regionoj de Bakool, Malsupra Shabele, Meza Juba, kaj Gedo. La regiono de Bay estas unu el la plej loĝataj regionoj de Somalio kaj konsistas el la jenaj distriktoj:

  • Baidoa (la ĉefurbo)
  • Buurhakaba
  • Diinsoor
  • Qansaxdheere
  • Berdaale

Baidoa estis iam la ĉefurbo de la malnova regiono de Supra Juba, kiu nuntempe konsistas el Bay, Gedo, Bakool kaj plej parto de la Meza Juba (Jubbada Dhexe). Nuntempaj regionoj estis kreitaj en la 1970-aj jaroj de la militista reĝimo.

Klanoj

Somaloj

Rahanweyn (kiu konsistigas la majoritaton de la regiona populacio):

  • Mirifle
    • Siyeed
      • Boqolhore
      • Leysan
      • Hariin
      • Eelaay
      • Garwaale
    • Sagaal
      • Hadame
      • Luwaay
      • Yantaar
      • Hubeer
      • Geelidle
  • Digil
    • Dabarre
    • Garre

Darodoj:

  • Marehanoj
  • Facaayo
  • Awr-male (Warsangeli, subklano)

Havijeoj:

Nesomaloj

Reer Shabeelle (Somaliaj Bantuoj)

Lingvoj

La majoritato de tiu regiono parolas la dialekton Af-Maay de la somala. Oni parolas ankaŭ la dialektoj Af-Dabarre kaj Af-Garre kaj la standardan somalan.

Koordinatoj: 3° 4′ 28″ N 43° 50′ 7″ O / 3.07444 °N, 43.83528 °O / 3.07444; 43.83528 (mapo)